Morgaŭ la Printempo/Demain le Printemps estas Franca-Belarusa teatro kompanio, kaj ankaŭ centro por instruado kaj artaj-kulturaj manifestacioj

Morgaŭ la Printempo naskiĝis dank'al renkontriĝo de francaj kaj belarusaj aktoroj kaj aktorestroj, ĉiuj lernis teatron en la Arta Akademio de Minsk.
La asocio estis kreata je la 7an de septembro 1994, en Parizo. De tiam, asocio estis lokata en Bjelarusio. ĝi kunigas francajn, belarusajn aktorojn kaj teatrinstruistojn.
Post 6 jaroj en Minsko por lerni la teatrajn teknikojn, en eksa URSS, temis porvi al niaj belorusaj amikoj en Arta Akademio la eblecon iri en Francion por montri nian spektaklon. Kaj ni suksesis…
15 jaroj poste, ni ĉiam estas konvinkita ke gravas nur volo. Sed tutkore voli. Kaj tiel, oni ĉiam havas plenumon pri siaj deziroj…Persiste kaj pacience.
Sur tiu bazo naskiĝis « Morgaŭ la Pintempo/Demain le Printemps » , asocio laŭ la leĝo 1901a, kaj nii tiel deziris ĝin nomi : ĉar post Vintro, ĉiam Printempas… Vintro nin suferigas, sed reveno de Printempo nin rekompencas kontraŭ la insultoj de malvarmeco !
La turneo en Parizo okazis dum printempo 1995a kaj dank'al tiu unua vojaĝo naskiĝis forta amikeco kaj nova fido je estonteco. Certeco ke ni fine sukcesos .
Ni komencis per eta spektaklo kaj ni deziris kreadon de Franca-Belorusa aŭ Franca-Rusa teatra kompanio. Ni ne vere tiam sciis kian nomon ni prenos, kia estos nia originaleco kaj per kiu lingvo ni estis laborontaj. Sed precipe, deziro nin pelis projekte projekten… obsede... Kune labori!

Multaj baroj kontraŭis nian vojon. Inter kiuj, kaj ne la plej etaj, tiuj pri lingvoj... Kun Sergej, ni kreis novan lingvon : Sergfaba! Lingvo parolata nur de du personoj!
Ni provis munti teatraĵojn uzante niajn du proprajn lingvojn, Rusa kaj Franca sed por realigo de la spektakloj, kaj precipe por ilia disaŭdigo, la lingvaj malhelpoj restas kiel peza problemo ! Precipe kiam ni deziras partoprenigi personojn kiuj parolas pliajn aliajn lingvojn.
Poste ni komencis organizadon da staĝoj kaj ni komprenis kiom multe nin pasiigis instruado kaj trejnado. De 1998, kiam komencis la unua staĝo en Minsko, ni pli kaj pli grandigis nian laboron ĝis 4 staĝoj jare. Pli ol 170 franclingvaj staĝantoj – ne ĉiuj francoj, evidente – venis por labori kun ni.

Kaj funkcias… Kvankam tiuj staĝantoj frontas al grandega malhelpo : lingvo !

Pro tia graveco , ĝi fine donos al ni difinon : la kerno ne estas en la vortaroj, sed inter la vortoj, tio kio ne estas dirata. Dum la staĝoj ni sukcese tradukas multajn ideojn sed tamen kelkfoje ne eblas traduki la enhavon de improvizado de du lernantoj… Tamen neniam Lidia, Andrei, Sergej aù aliaj instruistoj ne sukcesis prave rimarkigi al lernantoj pri ilia dirmaniero… Tio ja pruvas ke la kernan aferon oni vidas per korpo, per voĉsonado, deziro, emocio…
En « nia » teatro, paroloj partoprenas dekorojn, kostumojn, ŝminkadon…

Fine, paroli France… ruse… ĉine… angle… ne gravas… Nur gravas kune labori kaj senti kion esprimas sia kunludanto.

Ni ja cerbumis…kaj ni deziras daŭre labori kune laŭ tiu vojo kaj malfermante nian laboron al alilandanoj, ne gravas lingvoj, sukcese nin kompreni reciproke por progresi.
Post nia staĝo dum septembro 2003a kun hispanoj kaj post nia staĝo dum Januaro 2004a en Abu Dabi, ni ja bedaŭris ne plej rekte kaj plej profunde labori kun niaj lernantoj el Hispanio kaj el Persa Golfo… ( traduko ruse/francen/araben aù ruse/francen/hispanen )
Sed mi hontus se mi trudus lingvon al amikoj kiuj parolas aliajn belajn lingvojn! Mi ne deziras transformi nian asocion je franclingvaj aù ruslingvaj lernaj grupoj. Mi ja scias kiom malfacilas lernado de fremda lingvo… kiom da energio, tempo...
Cetere, ni ne deziras rondiri franclingve. Kaj ni ne deziras adopti fakte internacian lingvon, precipe eŭropan, kiel angla lingvo ! Unue , ni ne majstras ĝin. Plej ofte la personoj kiujn ni renkontas same malbone ĝin parolas kaj ni hontus ĝin trudi al kiu ne sin rekonus en la ideologio kiun ĝi vehiklas !
Ni deziras kune labori, uzi komunikilon simplan facillerneblan, tiom nuanca kiom povas lingvo kaj kiu respektos ĉiun individuon kaj permeso al ni esti tutegalaj antaŭ la fatalaj lingvaj malfacilaĵoj .

Ni do elektis Esperanton. Tiu lingvo ŝajnas al ni, hodiaŭ, la nura lingvo kiu permesas tiujn avantaĝojn.

Iel ajn, ni estos ĉiam ekzotika trupo, ĉu france, ĉu ruse ! Se ni deziras kune labori, ĉiam estos lando kie oni ne komprenos la nunan lingvon de niaj aktoroj. Nepre ni estos rigardataj, ĉu de la francamuloj, ĉu de la rusamuloj,ĉu de la teatramuloj por kiuj ne gravas la lingvo uzata…

Do kial ne Esperanto ?

Rigardante nian situacion, la evidente internacian econ de niaj projektoj, niajn ambiciojn, ĝi ne povas malutili al ni. Plej bone : ni permesas al ni esti ekzotikaj sur la tuta mondo… Kaj ni scias ke la Esperantistoj estos feliĉaj kiam il venos al nia teatro. Ludi antaŭ tiu plurkultura publiko jam antaŭe nin plezurigas.

Vi nun pli facile komprenas je kia perspektivo rilatas niaj hodiaŭaj projektoj.

Septembro 2004a vidis la komencon de nia unua Majstra Klaso : 9 monatoj en Minsko… Nun franclingve… Oni ne devas «meti plugilon antaŭ bovoj»...
Okasiz ankaŭ aliaj unu monataj staĝoj en aŭgusto kaj en septembro.
Nun estas la 6e Masterklaso kun 18 lernantoj el Francio, Belgio kaj Svisilando.
Do, nun ni volas krei esperantistan teatro-lernejon dum 12 monatoj en iu aŭropa lando, eble en Francio

Celoj :
• Instrui teatron al 27 eŭropanoj,kiuj ne ankoraŭ parolas la Esperanton, uzante ĝin kiel la komuna lingvo.
• Munti profesia spektaklon en Esperanto.
• Instrui historion de la landoj de E.U.
• Montri la facilecon kaj eblecon pri uzo de Esperanto por labori per komuna neŭtrala lingvo por komuniki en E.U.
Ni dungis Esperantparolantino Fanny (vidu ke oni povas trovi laboron dank'al la Esperanto ! ) por ke ŝi helpu nin realigi nian eŭropan projekton.

Tio funkcios… Ĉar ni havas tempon por ni , kaj ni deziregas ! Kaj ĉar alvenas la Printempo.

Fabris' Kare' , la patro de "MLP/DLP"