
Projekto pri esperantista teatro-klaso
de la Eŭropa Unio: La Majstra klaso en 2012
Projekto pri esperantista teatro-klaso de
la Eŭropa Unio: La Masterklaso
Krei esperantistan teatro-staĝon dum 12 monatoj
Celoj :
• Instrui teatron en la komuna linvo Esperanto al 27 eŭropanoj, kiuj eble
ne ankoraŭ parolas la Esperanton.
• Munti profesia spektaklon en Esperanto.
• Instrui historion de la landoj de E.U.
• Montri la facilecon kaj eblecon pri uzo de Esperanto por labori per
komuna neŭtrala lingvo por komuniki en E.U.
Personoj koncernataj :
Ĉiu persono kiu deziras ludi profesie en teatro, kiu akceptas lerni Esperanton
por komuniki kun la aliaj lernontoj. Nenia prefero pri la jam esperanto-parolantoj.
Temas pri laboro al praktiko de la scenejo. Akcepti labori 10h po tage
dum 6/7 tagoj kaj vivi kune dum 12 monatoj… Kaj akcepti, dum 12 monatoj,
rezigni pri sia denaska lingvo.
Plano :
Julio/decembro 2010 : Kreado de reto por esperantista subteno, en E.U.
Januaro 2011 : serĉado pri eŭropaj monsubtenoj
Januaro 2013 : Komenco pri iniciato kaj varbado pri 27 partoprenontoj
kun helpo de Esperantistaj « kontakt-grupoj » el la 27 landoj de E.U.
Septembro 2011 ĝis junio 2011. Aŭdadoj, per labor-staĝoj (dum 5 tagoj)
en Esperanto. (Traduko en la landajn lingvojn). Staĝoj organizotaj de
la « Kontakt-grupoj » de la 27 landoj de E.U.
Julio 2013. La lernontaro devas esti preta.
-ĉiu lernonto devas lerni la 16 regulojn de Esperanta gramatiko kaj bazajn
vortojn. La « kontakt-grupoj helpos pri tio.
- ĉiu lernanto pretigos paroladeton pri la historio de sia lando pri politiko
kaj pri artoj por partopreni je kreado de Historia lerno-libron por la
27 landoj.
oktobro 2013a. Komenco de la majstra-klaso en
EsperantoLa vivo estos organizata ĉirkaŭ la kursoj dum 12 monatoj. Loko
: 3 eblecoj (Francio, Pollando, Litovio)
Oktobro 2014a fino de la Eŭropa Masterklaso en Esperanto. Komenco del
eŭropa turneo en ĉiuj landoj de E.U.
Programo de la kursoj
Unua trimonato : pri korpo, improvizado, dum tiuj teatraj ekzercoj parolo
ne necesas. (temo : de ago al sentoj) Tio permesos al la lernontoj kutimiĝi
iom post iom je Esperanto. Ĉiuj kursoj estos tradukataj Esperanten. Iu
ajn estos la lingvo de la instruisto (krom se li jam estas Esperantisto.)
Laboro sur tekstoj nur « dirade » estos komencata, per infankantetoj aù
per tre simplaj poemoj.
Dua trimonato : la kursoj komencas uzi scenejan parolon, sed nur dum improvizadoj.
Vorto devas reale kreiĝi sur scenejo/ (temo : el ago al roloj) . « Dirado
» iras al monologo.
Tria trimonato : Analizo pri verkoj, laboro sur scenejo, oni komencos
lerni tekstojn por Esperante ludi (temo : konstruado de rolo)
Kvara trimonato : Laboro sur verko kiu estos ĉu klasika, ĉu ĵus-kreado.
La instruistoj estos ĉiuj el rusa formado pri teatro. Sed ili venos el
iu ajn lando. (Vidu la programon de la Majstraklaso de « Demain le Printemps
»… Moragŭ la Pintempo… kiu okazas en Belarusio (WWW.dlptheatre.net) Eble
ili ne ĉiuj parolos Esperanton, sed ĉiuj estos tradukataj Esperanten por
ne permesi al la staĝantoj « krokodili »
Jen ilia tempuzado
| |
Lundo |
Mardo |
Merkredo |
Jaŭdo |
Vendredo |
Sabato |
|
| 09h00
|
Ŝuklakilo |
Trejnado |
Ŝuklakilo |
Trejnado |
Ŝuklakilo |
.
Trejnado |
|
| 10h00 |
Danco |
Batalo |
Danco |
Batalo |
Danco |
Batalo
|
|
| 12h00 |
Manĝo |
Manĝo |
Manĝo |
Manĝo |
Manĝo |
Manĝo |
|
| 13h30 |
Kadenco
Ritmo |
Akrobataĵo |
Kadenco
Ritmo |
Akrobataĵo |
Kadenco
Ritmo |
Akrobataĵo |
|
| 15h00 |
Scena
esprimado |
Scena
esprimado |
Scena
esprimado |
Scena
esprimado |
Scena
esprimado |
Scena
esprimado |
|
17h30
|
|
|
|
|
|
|
|
20h00
|
Aktora
tekniko |
Aktora
tekniko |
Aktora
tekniko |
Aktora
tekniko |
Aktora
tekniko |
Aktora
tekniko
|
|
La reguloj :
- N°1 : Deziri profesie labori en teatro
- N°2 : Akcepti fari paŝon al la alia…
- N°3 : Akcepti paroli Esperanton kun la kamaradoj el la klaso.
- N°4 : ?i daùre laboras pri tio…
|