
|
Fariĝu Ambasadoro de
la projekto:
« Eŭropo per Teatro »
Sinjorinoj, Sinjoroj, karaj
geamikoj,
Al vi ni turnas nin hodiaŭ por realigi
projekton pri kolektiva eŭropa « eksperimento »: teatra altlernejo
akceptanta studentojn po unu el ĉiu lando de Eŭropa Unio.
En tia “Babela Turo” kun 27 malsamaj lingvoj, la komunikilo estos
Esperanto, progresive instruata dum la unuaj monatoj de la kursaro.
Dum 10 monatoj,
27 Eŭropanoj el 27 landoj kune vivos kaj laboros,
ligitaj de sama pasio al teatro. |
|
De
dek kvin jaroj Morgaŭ la Printempo aranĝas franc-rusan teatran staĝon
en Minsko, kies famo grandiĝas jaron post jaro. Dank’al nia nova projekto,
ni esperas alporti nian kontribuon al pliboniĝo de EU, ĉar ni proponas
alian vidpunkton pri eŭropa konstruado: kunigi en lernejo studentojn,
kiuj elvokos per siaj lingvoj kaj kulturoj la 27 landojn, jen ambicia
veto.
Tiu ĉi projekto koncernas eŭropajn gejunulojn, 18 - 30 jarajn kiuj deziras
fariĝi profesiaj aktoroj. Komence de la staĝo, ili ne kapablos Esperanton.
Krom teatra lernado (50 horojn semajne: kanto, muziko, danco, lukto, skermo,
ĵonglado, aktoraj teknikoj, rolludado, improvizado), ankaŭ okazos homa
travivado ĉar tiuj gejunuloj vivos kune en Kastelo Greziljono, aktiva
helpanto de nia projekto: la provludadoj, la propra laboro, la distraĵoj,
la komunaj taskoj, ĉiuj aktivadoj okazigos interŝanĝojn, kunajn konstruadojn...
Kaj la projekto distingiĝos per la fakto, ke ĉiuj kursoj okazos en Esperanto.
Do necesos lingva instruado planita dum la unuaj monatoj de la kursaro.
Tiel lingvoj estos nek baro nek avantaĝo por la staĝanoj: ĉiu povos paŝi
al aliulo, justa paŝo por krei veran fratecon... kadre de postulema kaj
valora trejnado pri la Teatraj Artoj.
Por ke ekestu tiu ĉi projekto , ni petas vian subtenon: ĝi ja gravas por
apogi nian agadon ĉe la eŭropaj organizaĵoj pri helpoj al kulturaj projektoj
kaj ĉe eventualaj financ-helpantoj. Ju pli nombraj ni estos, des pli proksima
estos nia celo. Do, vi bonvolu disdoni tiun leteron ĉirkaŭ vi
Amike kaj frate
Fabris’ Kare kaj lia teamo (Fabrice Carrey)
Klaku
la leteron : Fariĝi Ambasadoro
|