leteroAsocio « Morgaù Printempo » naski^gis antaù 10 jaroj ! ^Giaj statutoj estis registrataj la 7an de Decembro 1994a. Tiutempe, post 4 jaroj en Minsk por lerni la teatrajn teknikojn, en eksa URSS, temis por mi ke mi pruvu al miaj belarusaj amikoj en Arta Akademio la eblecon iri en Francion por montri nian spektaklon. Kaj tio dependis nur de ni mem… 10 jaroj poste, mi ^ciam estas konvinkita ke gravas nur volo. Sed tutkoré voli. Kaj tiel, oni ^ciam havas plenumon pri siaj deziroj…Persiste kaj pacience. Sur tiu bazo naski^gis « Morgaù Pintempo » , asocio laù Le^go 1901a, kaj mi tiel deziris ^gin nomi : ^car post Vintro, ^ciamas Printempo… Vintro nin suferigas, sed reveno de Printempo nin rekompensas kontraù la insultoj de malvarmeco ! La turneo en Parizo okazis dum printempo 1995a kaj dank’al tiu unua voja^go naski^gis forta amikeco kaj nova fido je estonteco. Certeco ke ni fine sukcesos . Ni komencis per eta spektaklo kaj ni deziris kreadon de Franca-Belarusa aù Franca-Rusa teatra kompanio. Ni ne vere tiam sciis kian nomon ni prenos, kia estos nia originaleco kaj per kiu lingvo ni estis laborontaj. Sed precipe, deziro nin pelis projekte projekten… obsede... Kune labori! Multaj baroj kontraùis nian vojon. Inter kiuj, kaj ne la plej etaj, tiuj pri lingvoj... Kun Sergej, ni kreis novan lingvon : Sergfaba! Lingvo parolata nur de du personoj! Ni provis munti teatra^jojn uzante niajn du proprajn lingvojn, Rusa kaj Franca sed por realigo de la spektakloj, kaj precipe por ilia disaùdigo, la lingvaj malhelpoj restas kiel peza problemo ! Precipe kiam ni deziras partoprenigi personojn kiuj parolas pliajn aliajn lingvojn. Poste ni komencis organizadon da sta^goj kaj ni komprenis kiom multe nin pasiigis instruado kaj trejnado. De 1998, kiam komencis la unua sta^go en Minsk, ni pli akj pli grandigis nian laboron, ^gis 4 sta^goj jare. Pli ol 170 franclingvaj sta^ganoj – ne ^ciuj francoj, evidente – venis por labori kun ni. Kaj funkcias… Kvankam tiuj sta^goj frontas al grandega malhelpo : lingvo ! Pro tia graveco , ^gi fine donos al ni difinon
: la kerno ne estas en la vortoj, sed inter la vortoj, tio kio ne estas
dirata. Dum la sta^goj ni sukcese tradukas multajn ideojn sed tamen kelkafoje
ne eblas traduki le enhavon de improvizado de du lernantoj… Tamen neniam
Lidia, Andrei, Sergej aù alia instruisto ne sukcesis prave rimarkigi
al lernantoj pri ilia dirmaniero… Tio ja pruvas ke la kernan aferon oni
vidas per korpo, per vo^csonado, deziro, emocio… Fine, paroli France… ruse… ^cine… angle… ne gravas… Nur gravas kune labori kaj senti kion esprimas sia kunludanto. Ni ja cerbumis…kaj ni deziras daùre labori kune laù tiu vojo kaj malfermante nian laboron al alilandanoj, ne gravas lingvoj, sukcese nin kompreni reciproke por prgresi. Post nia sta^go dum septembro 2003a kun hispanoj kaj post nia sta^go dum Januaro 2004a en Abu Dabi, ni ja bedaùris ne plej rekte kaj plej profunde labori kun niaj lernantoj el Hispanio kaj el Persa Golfo… ( traduko ruse/francen/araben aù ruse/francen/hispanen ) Sed mi hontus se mi trudus lingvon al amikoj kiuj parolas aliajn belajn lingvojn! Mi ne deziras transformi nian asocion je franclingvaj aù ruslingvaj lernaj grupoj. Mi ja scias kiom malfacilas lernado de fremda lingvo… kiom da energio, tempo... Cetere, ni ne deziras rondiri franclingve. Kaj ni ne deziras adopti fakte internacian lingvon, precipe eùropan, kiel angla lingvo ! Unue , ni ne majstras ^gin. Plejofte la personoj kiujn ni renkontas same malbone ^gin parolas kaj ni hontus ^gin trudi al kiu ne sin rekonus en la ideologio kiun ^gi vehiklas ! Ni deziras kune labori, uzi komunikilon simplan facillerneblan, tiom nuanca kiom povas lingvo kaj kiu respektos ^ciun individuon kaj permeso al ni esti tutegalaj antaù la fatalaj lingvaj malfacila^joj . Ni do elektis Esperanton. Tiu lingvo ^sajnas al ni, hodiaù, la nura lingvo kiu permesas tiujn avanta^gojn. Iel ajn, ni estos ^ciam ekzotika trupo, ^cu France, ^cu ruse ! Se ni deziras kune labori, ^ciam estos lando kie oni ne komprenos la nunan lingvon de niaj aktoroj. Nepre ni estos rigardataj, ^cu de la francamuloj, ^cu de la rusamuloj, ^cu de la teatramuloj por kiuj ne gravas la lingvo uzata… Do kial ne Esperanto ? Rigardante nian situacion, la evidente internacian econ de niaj projektoj, niajn ambiciojn, ^gi ne povas malutili al ni. Plejbone : ni permesas al ni esti ekzotikaj sur la tuta mondo… Kaj ni scias ke la Esperantistoj estos feli^caj kiam il venos al nia teatro. Ludi antaù tiu plurkultura publiko jam antaùe nin plezurigas. Vi nun pli facile komprenas je kia perspektivo rilatas niaj hodiaùaj projektoj. Septembro 2004a vidos komencon de nia unua Majstra Klaso : 9 monatoj en Minsk… Nun franclingve… Oni ne devas « meti plugilon antau bovoj »… Julio 2005, Avinjono… Organizado de granda manifestado kiu temos « Teatro en Belarusio » kun du spektakloj de la Majstra Klaso , unu Belarusa spektaklo, kaj strata spektaklo… por nin konigi. Sume, 35 personoj ^ceestos Avinjonon trisemajnojn… Se bone okazos, ni konjektas duan Majstran Klason
2005a/2006a, tiam dum 10 monatoj ^car necesas unu plia monato por lerni
Esperanton . Tiu Klaso funkcios por aktoroj el la tuta mondo kaj dum la
unua monato, kiam la sta^ganoj lernos Esperanton la teatraj kursoj estos
senparola laboro… ^car tiel komencas la lernantoj de la Arta Akademio
de Minsk : dum unu jaro ili ne parolas. Tio funkcios… ^Car ni havas tempon por ni , kaj
ni deziregas ! Kaj ^car alvenas Printempo. |